| OBJECTIVES: Social Justice, Land Rights for All, Collection of Site Revenue and Resource Rentals, Environmental Protection, Sustainable Development, Decentralisation, Opposition to Anti-Enterprise Taxes and Monopolies, Proportional Representation, Responsible Government Expenditure, Exclusive Land Occupation, Collection of Misappropriated "Economic Rent," Natural Public Revenue, Abolition of Involuntary Unemployment, Wealth Producers to keep Full Value of their Production and Enterprise, Reducing Speculation, Freedom, Civil Liberties, Human Rights. |
Mi jxus relegis biografion de Tocxjo Paine. En la malfrua 18a jarcento, li skribis similajn vortojn: 'La kontrasto de abundeco kaj mizero estas simila al mortintaj kaj vivantaj korpoj kunencxenegitaj.'
Profesoro Johano Dewey, Dekano de la Fakultato pri Filozofio en Kolumbia Universitato skribis:
Pro nombri tiujn sociologicajn filozofojn de la mondo, kiuj de la tempo de Platono gxis nun egalrangas kun Henriko George, oni bezonas malpli ol la fingrojn de la du manoj. Neniu homo, neniu diplomito de iu spera instruada institucio, rajtas kredi ke li estas klera aû informita pri la socia funkciado, se li ne senpere konas teoriajn kontribuajxojn de tiu grandioza Usona pensulo.Kiam en Francio oni skribis ‘Deklaracio de Rajtoj’ kaj en Usono ‘Deklaracio de Sendependeco’ ili nur emfazis civilajn rajtojn. Filozofij ankaû dum la 19a jarcento multe diskutis naturajn rajtojn.
Sed Henriko George etendis la koncepton al ekonomiajn aferojn, akcentanta la rajton de cxiuj homoj al la uzado de la tero kaj la rajto de cxiu al la frukto de sia laboro.
Pri tiu problemo de progresado kaj malricxeco li proponis simplan solvon: permesu ke cxiu havu teron, kiun tiu deziras, kondicxe ke ili pagu en la publikan kason gxian tutan rentovaloron en la formo de imposto.
Ni pensu pri la naturo de la tero. George distingis inter ter-posedajxo kaj posedajxo de homfaritaj objektoj. Oni supozas, ke li estis la unua kiu skribis pri tiu distingo. Sed kompreneble la indigxenoj de Usono, Aûstralio, Novzelando, k.t.p., konis la distingon--kaj per tiu surprizis la fruaj koloniistoj el Britio, Hispanio, k.a.
|
Cxion kion ni havas dum la vivo--nutrajxo, vestoj, domoj, mebloj, k.t.p., venas el la tero. La dependo de homoj sur la tero estas absoluta.
Sed tero estas traktita simile kiel varo. Sed gxi estas tute malsimile al varo: Tero estas fiksita provizo; tero ne estas produkto de la homo; la homaro ne povas vivi sen tero.
La egala rajto de cxiuj homoj al la uzado de la tero similas al la egalo rajto spiri la aeron. Plue ekzistas nenia rajto al posedo de tero. La pravigo de privata posedo de io ajn estas, ke ricxeco produktita apartenas al tiuj, kiuj produktas gxin. Sed kiu povas produkti ecx iomete da koto? La origino cxe la grandegaj terposedajxoj de la Dukoj estas sxtelado.
Kiel skribis Paine: ‘Estas malgxuste por diri kaj la Dio faris ricxulojn kaj malricxulojn; li nur faris virojn kaj inojn; kaj li donas al cxiuj la teron kiel ilia heredajxo.’
La miliardo Duko de Westminster posedas multajn milojn da hektaroj de nia lando, inkluzive de la plej valora tero en Londono por kiu li ricevas lupagon de miliono da pundoj semajne. Estas la posedo de tero kiu donas al kelkaj homoj la povon ricxegxi. Kun cxiu ekonomia antaûeniro, luprezo pligrandigxas sed salajroj restas pli malpli konstantaj. Tiuj, kiuj posedas teron ricxigxas sen peno. Generacio post generacio konsentis agnoski la ‘rajton’ de tiu Duko sed la plej malricxa londona infano havas tiom rajton kion la filo de la Duko. Paine kalkulis antaû du jarcentoj, ke la Duko de Richmond ricevis enspezon, kiu egalas tiun de 2000 ordinarulojn kune.
Kial la tero de Mayfair kaj Knightsbridge, kiu treege ricxigas la Dukon de Westminster, farigxis tiel valora?--la altvaloro de tero okazas pro la cxeestado kaj kreskado de la komunumo. Kaj en multaj partoj de nia lando la valoro estas treege also; la loko aû situatcio estas pli valora ol la konstruajxo sur gxi. Ekzemple, unu el miaj filoj acxetis dometon en bela parto de Didsbury, Manchester; oni eniras la sidcxambro de la trotuaro. Se oni povus translokigxi la dometon al alia parto de Manchester -- inter domacxoj --oni pagus kvaronon de la prezo.
La solvo estas imposti la luprezon aû valoron de tero. Cxi tiu ebligus privatan okupadon de tero daûrigi, sed postulas, ke okupanto de cxiu loko pagu la komunumon por la privilegio de gxia ekskluziva uzo. Do, la imposto al ter-valoro certigas egalajn rajtojn al la uzo de tero.
Do, kion povus fari progresema registaro? Jen plano:
Kolektu enspezon kaj samtempe trancxu impostadon!
Tiam oni povos trancxi impostadon, aparte impostoj, kiuj senkuragxigas dungadon -- V.A.T. kaj impostoj sur salajroj.
Malricxuloj, senhejmuloj, kaj senlaboristoj multe gajnos post la sxangxoj. Efektive tiuj ne posedas teron. Iuj, kiuj profitas sole el posedajxo de la tero malgajnos.
Estu granda movokvanto en la ekonomio kaj la teo sendube plivalorigxos
denove. Estus nova fondoso el kiu oni povus trancxi
impostadon denove. Kaj finfine oni povus forigi tradiciajn
impostojn. Oni povas nomi tiun cxi planon:
‘Terimpostado por Publika Enspezo.'
Se vi legas anglan lingvon, provu "THE GEORGIST REMEDY" , ke estas, cxi kio pagxo en angla lingvo. If you read ENGLISH, click the previous link, please.
English speakers, if you wish to know how to correctly pronounce letters shown with a following "x" (and perhaps nearly understand the meanings of some of the words) in this document, the "x" is used in this document on the Internet to denote five of the special letters (which in correct Esperanto are printed with a circumflex). Pronunciations for English speakers are: "cx" = ch as in church, "gx" = j as in jar, "hx" = kh as the sound in Scots loch, "jx" = zh as the middle sound in azure, "sx" = sh as in shop. The other special letter. "û," is shown with a circumflex and without the "x" on this page, because that form is almost acceptable.